En la vintra tago, en tiu momento kiam neĝo falas per grandaj neĝeroj, sidis unu reĝino kaj kudris apude la fenestro, kiu havas nigran fenestrobreton. Ŝi kudris kaj rigardis la neĝon, kaj ŝi pikis sian fingron ĝis la sango. Kaj enpensiĝis la reĝino: "Oh, se mi naskus blankan infanon, kiel la neĝo, ruĝvanga, kiel la sango, kaj nigrahara, kiel nigra arbo!"
Kaj baldaŭ la deziro realiĝis: ŝi naskis la filinon – blankan, kiel la neĝo, ruĝvangan, kiel la sango, kaj nigraharan; kaj pro sia blankeco ŝi estis nomita Neĝulino.
Kiam naskiĝis la filino, la reĝino-patrino mortiĝis. Post unu jaro, la reĝo geedziĝis je la alia virino. La dua edzino estis bela, sed tre fiera, kaj ŝi ne povis toleri, se iu povus esti pli bela, ol ŝi.
Ŝi havis la sorĉan spegulon, ĉe kiu ŝi ŝatis stari, admiri kaj interparoli kun la spegulo:
Spegulo, spegulo, bonvolu, diri al mi, kiu estas plej bela, kiu estas plej ĉarma?
Tiam la spegulo respondis:
Vi, reĝino, vi estas plej ĉarma ĉi-tie.
Kaj poste ŝi deiris de la spegulo plej kontenta, ĉar ŝi sciis, ke la spegulo ne mensogas ŝin.
Neĝulino de jaro al jaro kreskis kaj fariĝis pli bele, kiam ŝi estis ok-jara, ŝi aspektis, kiel suna tago. Sed kiam la reĝino demandis la spegulon:
Spegulo, spegulo, bonvolu, diri al mi, kiu estas plej bela, kiu estas plej ĉarma?
La spegulo respondis:
Vi, reĝulino, estas bela per si; sed Neĝulino estas pli bele.
La reĝulino koleriĝis, flaviĝis, verdiĝis pro envio. Ekde tiu horo, kiam ŝi vidis Neĝulinon, ŝia koro estas preta eksplodiĝi. Kaj envio kun fiero plenumis sian koron kaj ili vastiĝis, plenumigante ŝian koron, pro tio ŝi ne povis trovi kvieton nek tage, nek nokte.
Kaj Iutage ŝi alvokis sian serviston kaj diris al li: "Elkonduku la knabinon en la arbaron, por ke mi ne vidu ŝin plu. Mortu ŝin kaj per pruve tion, ke vi plenumos mian ordonon, alportu al mi ŝian pulmon kaj hepaton".
La servisto komprenis la ordonon, li elkondukis la knabinon el la palaco, kaj subite elprenis la tranĉilon, por ke trae vundi la koron de Neĝulino, ŝi komencis plori kaj peti: "Bona homo, ne mortu min; mi forkuros en la profundan arbaron kaj neniam alvenos hejmen".
La servisto kompatis la bonan knabinon kaj diris: "Iru. Dio kun vi, kompatinda knabino!" Sed li enpensiĝis: "Sovaĝaj bestoj disŝiros vin en la arbaro", – sed li sentis sin bona homo, ĉar li faris la bonan aferon.
En tiu momento elsaltis la juna cervo el arbustoj; la servisto vundis ĝin, elprenis la hepaton, la pulmon kaj alportis ilin al la reĝino kiel pruvo, ke li plenumis la ordonon.
Al la kuiristo estis ordinita kuiri ilin, por ke la aĉulino manĝu ilin, imagante al si, ke ŝi manĝas la pulmon kaj la hepaton de Neĝulino.
Neĝulino estis sola en la arbaro, ŝi tiel timis, ke ŝi pririĝardis ĉiujn arbofoliojn, ne sciante, ke fari plu.
Ŝi ekkuris, ŝi kuris laŭ akraŭ ŝtonoj kaj dornaj arbustoj, sovaĝaj bestoj rigardis ŝian flankon, sed ne faris damaĝon al ŝi
Ŝi kuris ĝis ŝiaj kruroj portis ŝin, preskaŭ ĝis la vespero; kiam ŝi laciĝis, ŝi ekvidis la etan kabanon kaj eniris en ĝi.
En la kabano ĉio estis malgranda, sed tre pura kaj bela, ke ŝi nenion povis diri. Meze de la kabano situis la tableto kun sep etaj teleroj, kaj sur ĉiu telero estis la kulereto, kaj ankaŭ la forketoj kun la tranĉiletoj, kaj apude staris la tasetoj. Ĉe la tablo estis sep litetoj vice, kovritaj per la blankaj litaj tolaĵoj.
Neĝulino, al kiu tre volis manĝi kaj trinki, gustumis el ĉiu telereto la legomojn kaj la panon kaj el ĉiu taseto eltrinkis guton da vino, ĉar ŝi ne volis forpreni ĉion el unu. Poste, laciĝinte pro la vojaĝo, ŝi penis kuŝiĝi sur unu el la litoj; sed nenia el la litoj estis taŭga; unua estis tre longa, alia – tre mallonga, kaj nur sepa estis taŭga. Ŝi enlitiĝis en ĝin.